Personeca psikologio

La personeca psikologio studas la kaŭzojn de diferencoj en kondutoj de homoj kaj estas branĉo de la psikologio kiu studas la personecon kaj ties variadon inter la individuoj. La plej klasika aŭtoro de la fako estas la usona psikologo Gordon Allport, kiu en 1936 publikigis la libron «La personeco».

La personeco ankaŭ referencas al la modelo de pensaroj, sentoj, sociaj aranĝoj kaj kondutoj montritaj konsistece laŭlonge de la tempopado, kiu ege influas sur la propraj esperoj, memperceptoj, valoroj kaj agadoj. La personeco ankaŭ antaŭdiras la homajn reagojn al aliaj personoj, problemoj kaj estreso.[1][2]​ Allport (1937) priskribis du ĉefajn formojn studi la personecon: nome la nomotetika kaj la idiografia. La nomotetika psikologio celas ĝeneralajn leĝojn kiuj povas esti aplikitaj al multaj diversaj personoj, kiel principo de memrealigo aŭ la trajto de la ekstraverto. La idiografia psikologio celas kompreni la unikajn aspektojn de preciza individuo.

  1. Winnie, J.F. & Gittinger, J.W. (1973) "Una introducción al sistema de evaluación de la personalidad". Revista de Psicología Clínica, Suplemento de Monografía, 38,1=68
  2. Krauskopf, C.J. & Saunders, D.R, (1994) Personalidad y habilidad: El sistema de evaluación de la personalidad. Universidad Press of America, Lanham, Maryland.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search